ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Vikingaj infanoj kaj junuloj kongresos en IIK dum dana UK

    KARAJ GEINFANOJ, (informo por gepatroj sekvas je la fino),

    Ĉu vi jam aŭdis pri vikingoj? Ĉu vi konas la belan nordan marbordon de Danio? Ĉu vi ŝatas ludi kun geinfanoj el aliaj landoj? Ĉu vi volas ekprovi novajn ludojn?

    Se vi jesis al unu el tiuj demando, vi nepre partoprenu la infanan kongreseton en Hundested en julio 2011!

    Ni estas teamo de viglaj kaj junaj gvidantoj, kun multe da spertoj pri organizado de aranĝoj por geinfanoj kaj pri la Esperanta medio. Ni ankaŭ deziras provi multajn novajn ideojn: diversajn formojn de ludoj, semajnan temon (vikingoj)...

    Matene vi povos lerni Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn, tion en luda etoso. Kursoj paralele okazas por junaj kaj pli aĝaj geinfanoj, por komencantoj kaj progresantoj.

    Tagmeze vi spertos danan manĝaĵon preparitan de nia kara Lena. Post la manĝotempo vi povos pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondo-partoj aŭ ripozi. Posttagmeze okazos viglaj ludoj kiel la vikingoj siatempe travivis. Neforgesebla estas la vespera programo... Ĉu vi aŭdis pri tiu fama vikinga kapitano kiu malaperis post alveno de sia ŝipo en la haveno de Hundested? Se vi scivolemas la kialon, nepre venu al Hundested dum la IIK! Venu tien por debati kun ni kiel devas aspekti vikingaj vivdetaloj (manĝaĵo, vestaĵoj, ludoj....) Kaj nepre por revidi korajn geamikojn aŭ konatiĝi kun aliaj geinfanoj kiujn vi ne jam konas.

    Ni atendas vin en la IIK de la 23a gxis la 30a de julio 2011 en la bieno "Gallebjerggård" en Hundested, norda parto de Danio.

    amike,

    via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)

    fotoj kaj aliĝintoj =>http://bertosch.free.fr/iik2011

    KARAJ GEPATROJ, Ĉu vi emas ĝui UKon sen pripensi kiel okupi viajn geinfanojn? Ĉu "sekurigus" vin scii ke ĉarmaj gvidantoj zorgos pri ili? La organiz-teamo de la Infana Kongreseto volonte okupiĝos pri viaj geinfanoj dum vi tute libere ĝuos vian UK-ĉeeston. Vi ankaŭ havos la eblecon viziti ilin dum posttagmezo por gepatroj kaj ankaŭ dum la fama Internacia Vespero de la IIK.

    organizeme,

    via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)

    prezoj kaj aliĝilo => http://bertosch.free.fr/iik2011